Kiu estas Ksenu’?

Mi rakontu al vi historion. Ĉu vi sidas komforte? Nu bone, mi komencu.

Iam, antaŭ multe da tempo (precize 75 milionoj da jaroj), estis ali­planeda galaksia estro nomita Ksenu’. Ksenu’ estris ĉiujn planedojn en tiu ĉi parto de la galaksio, kiu inkluzivas ankaŭ nian planedon mem — la Tero — sed en tiuj tempoj, ĝi nomiĝis «Tijgijako».

Nu, Ksenu’ havis problemon. Ĉiu el la 76 planedoj, kiujn li estris, tro­popol­amasis. La planedoj havis po mez­nombre 178 mil milionojn da homoj. Li volis forigi ĉiun tro­popol­amason, do li havis planon.

Ksenuo, la aliplaneda estro Ksenu’ uzurpis tutan kontrolon, kun helpo de renegatoj, por venki la bonajn homojn kaj lojalajn oficirojn. Tiam, kun helpo de psiĥiatroj, li kun­vokis milojn da milionoj da homoj al enspez-imposta inspekto, kie oni donis al ili anstataŭe injektojn de miksitaj alkoholo kaj glikolo por paralizi ilin. Tiam oni metis ilin en spaco­ŝipojn, kiuj aspektis ekzakte kiel aviadiloj «DC8» (escepte ke ili havis fuz-moviad­ilojn anstataŭ tir­helicoj).

Ĉi tiuj spac­aviad­iloj flugis tiam al la planedo Tero, kie oni metis la paraliz­itulojn en stakojn ĉirkaŭ la bazoj de vulkanoj po cent-miloj da milionoj. Post ke oni finis la en­stakadon, oni metis hidrogen-bombojn en la vulkanjon. Ksenu’ tiam eksplod­igis ĉiujn hidrogen-bombojn sam­tempe, kaj ĉiuj mort­iĝis.

La rakonto tamen ne fin­iĝas tie. Ĉar ĉiu havas animon (nom­itan «tetano» en tiu ĉi rakonto), oni devas trompi la animojn, por ke ili ne venu reen. Do, kiam la nukleaj ventoj ĉirlaŭblovis la cent-milojn da milionoj da animoj, li havis specialajn elektron­ikajn kapt­ilojn, kiuj kaptis la animojn en elektron­ikaj radioj. (La elektron­ikaj radioj estis glu­ecaj, kiel muŝo-kapt­anta papero.)

Post ke li kaptis ĉiujn ĉi tiujn animojn, li ordonis, ke oni paku ilin en kestojn kaj kon­duku ilin al iuj grand­egaj kin­ejoj. Tie, ĉiuj animoj dev­igis pas­igi tagojn en observi specialajn tri-dimensiajn kinojn, kiuj diris al ili la morojn, laŭ kiuj ili vivu, kaj multajn konfuz­igajn aferojn. En tiu ĉi kino, oni montris al ili falsajn bildojn, kaj diris al ili, ke tiuj ĉi estis Dio, la Diablo, kaj Kristo. En la rakonto, tiu ĉi proceso nom­iĝas «en­plant­ado».

Kiam fin­iĝis la kinoj kaj for­iris la animoj el la kin­ejoj, tiuj ĉi animoj ek­gluis kune, ĉar ĉiuj vidis la samajn kinojn, kaj ĉiuj kredis, ke ili estis la samaj homoj. Ili kolektis sin en amasojn de kelkaj miloj. Nu, ĉar estis nur kelkaj vivantaj korpoj, ili restis en amasoj, kaj loĝis en tiuj korpoj.

Nu, koncerne Ksenuon, la lojalaj oficiroj fin­fine renversis lin kaj for­ŝlosis lin en monto sur unu el la planedoj. Lin hodiaŭ en­tenas fort-kampo, kiun pov­igas eterna baterio, kaj Ksenu’ vivas eĉ hodiaŭ.

Tiel fin­iĝas la rakonto. Do hodiaŭ ĉiu estas plena je tiuj ĉi amasoj de animoj nomitaj «korp-tetanoj». Kaj se oni volas esti libera animo, oni devas for­preni ĉiujn ĉi tiujn «korp-tetanojn», kaj spezi multon monon, por fari tiel. Kaj homoj kredas je Dio kaj je Kristo nur ĉar tio estas en la kino, kiun vidis ilia korp-tetanoj antaŭ 75 mil milionoj da jaroj.

Nu, ĉu vin plaĉis tiu rakonto?

Kio? Vi ja opinias, ke ĝi estas rakonto stulta, ĉu?

Nu, ni ankaŭ opinias tiel. Tamen tiu ĉi rakonto estas la kern-kredo en la religio konata kiel «Scienciko»†. Se homoj scius pri tiu ĉi rakonto, la pli­multo da homoj neniam implikus sin kun ĝi. Tiu ĉi historio rakont­iĝas al oni, kiam oni atingas unu el la sekretaj niveloj, nomita «OT III». Post tio, oni komunikus telepatie kun tiuj ĉi korp-tetanoj, por for­ir­igu ilin. Oni devas el­spezi multon por atingi tiun ĉi nivelon kaj por fari tion ĉi (aŭ oni devus labori severe por la organiz­aĵo kontraŭ ekstreme mal­granda salajro dum multaj jaroj).

Ni rakontas tiun ĉi historion al vi kiel averto. Se vi implikos vin kun Scienciko, ni volas, ke vi faros tiel kun okuluj mal­ferm­ataj kaj plene konscia je la materialo, kiun ĝi en­tenas.

Parto de la una paĝo de la sekreta dokumento «OT III», man­skribita de L Ron Hubbard mem La pli­multo de la scienc­ik­istoj, kiu laboras en la centroj de Dianetiko† kaj en la tiel-nomitaj eklezioj de Scienciko ne scias tiun ĉi rakonton antaŭ ol ili atingos la sekretajn «superajn» nivelojn de Scienciko. Ili eble pas­igos multajn jarojn, antaŭ ol ili antingos tiun ĉi nivelon, eĉ se ili tion faros. Tiuj, kiuj scias tion, dev­igas kon­servi ĝin sekreta, kaj ne rajtas rakonti ĝin al la homoj, kiuj al­iĝas Sciencikon.
Parto de la una paĝo de la sekreta dokumento «OT III», man­skribita de L Ron Hubbard mem

Nun vi scias ilian grandan sekreton. Sed tio ne dev­igu vin ne al­iĝi Sciencikon.

† «Dianetics» (Dianetiko) kaj «Scientology» (Scienciko) estas fabrikmarkoj de Religious Technology Centre (Religia Teĥnologi-Centro). Tiu ĉi dokumento neniel konektiĝas kun tiu organizaĵo.


Legu plue (en la angla) pri la krimkulto de Scienciko ĉe
Operation Clambake